Moderna fabelo (2) – La kantanto

Iam promenanto paŝis en arbaro. Estis bela tago, suno briladis kaj vento blovetis. Pro ĝojo la viro ekkantis. La kanzono eĥis tra la arbaro. Sed la kantanto, ve, tre malbone kantas kaj tuj aŭdiĝis voĉeto:

Aŭskulti Elŝuti

“Silentu!”
La viro eksilentis.
“Ho! Kiu parolis?” pensis la kantinto.
Li rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis neniun. Li denove kantaĉis paŝante inter la arboj ĝis kampo, sur kiu kreskis blua maizo.

vortaro
“Bluaj kreskaĵoj! ekkriis li. Verŝajne GMO-j.”

Rigardante la bluan kampon li rekantis plian fojon. Li pretis foriri, sed paŝonte li aŭdis plurajn voĉetojn:


“Fi! silentu.” “Aĥ! iru for, kantistaĉo.” “Tuj malaperu!”
“Kiu estas vi? Montru vian kapon!” petegis la viro.
Aperis dekoj da kunikloj ĉirkaŭ li. La promenanto miris:
“Ĉu vi parolis?”
“Jes!” respondis la kunikloj.

“Kiel eblas? Mi certe sonĝas.”
“Vi ne estas sonĝanta. Ni estas veraj parolantaj kunikloj.”
“Sed bestoj ne parolas!!!”
“Jes, kutime… sed ni manĝadas vian bluan maizon kaj fariĝas pli inteligentaj.”
“Ĉu vere? Nu, eble tio efikas ankaŭ ĉe homoj.”
“Tute ne!” respondis samtempe la kuniklaro.
“Kial do? demandis la viro. Ankaŭ ni manĝas GMO-jn.”
“Se vi estus pli inteligentaj, vi ĉesus planti tion.”

 

int ant ont
is-tempo (preterito) as-tempo (prezenco) os-tempo (futuro)
antaŭ nun post, baldaŭ
hieraŭ hodiaŭ morgaŭ

x-anto: iu, kiu faras la agon x (promeninto = iu, kiu promenis)

x-anta: en x-stato (sonĝanta = en sonĝo-stato)

x-ante: dum la ago x (paŝonte = dum li paŝos)

Matjo (Mathieu Thépaut) - Francio – voĉlegis Simone Schumacher
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

kanzono: gaja kantaĵo
arbaro: aro da arboj
blovetis: ete blovi: ete movi la aeron
ve: plendo pro malfeliĉo
maizo: planto kun flavaj grajnoj
GMO: Genetike Modifita Organismo estas arte-farite ŝanĝita vivaĵo
eĥo: ripetiĝo, resendo de sono
kuniklo: besteto kun longaj oreloj kaj ronda pufa vosteto
sonĝo: bildoj dum dormo
inteligenta: saĝa, mensa vigla, vigle pensanta
kuniklaro: aro da kunikloj
planti: meti ion en la teron, por ke ĝi kresku