Vi skribu la tekston 08-Jul

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

Vi skribu la tekston

En la suba teksto estas kelkaj vortoj markitaj per ruĝa koloro. Lasu vian komenton, se vi havas dubojn pri tiuj vortoj, aŭ se vi havas proponojn por pli facilaj vortoj. Se estas vorto, kiun vi ne kapablas ŝanĝi, vi povas aldoni klarigon pri ĝi.

Ni kune verku tiun facilan tekston !

 

vortaro

 

 

http://www.esperanto-insulo.info/intensaj.htm

Esperanto-Insulo Kursoj

tre tre INTENSAJ

Ĉinio, Januaro – Februaro 2012

Maldekstre, unu el la kvin
libroj de la BEK-Kurso, parto de la tre tre
intensa kursaro de Esperanto-Insulo.  Dekstre, Dennis
Keefe, unu el la insturistoj de Esperanto-Insulo

Bonvenon al la plej intensaj kursoj por lerni
Esperanton en Azio kaj eble nuntempe en la tuta mondo: 8 horojn
ĉiutage!

Vi havos 4 horojn da Esperanto-Kurso en la
mateno inter la 8a kaj la 12a.  Poste, vi havos aliajn 4 horojn inter la
14a kaj la 18a.  Vi estos iom laca, sed vi lernos Esperanton pli rapide
ol iam ajn.  Vi kursos inter lundo kaj sabato, kaj en dimanĉo vi
ekskursos, sed ĉiam
esperante, ĉiam lernante Esperanton..

Dum la kursoj vi aŭskultados, vi legados,
vi skribados, vi parolados kaj ĉion ĉi vi faros multege.  Vi
praktikos lingvouzon dum la plej granda parto la plej parton de la tempo en malgrandaj grupoj de tri aŭ kvar gelernantoj.

Vi sukcese faros ekzercon post ekzerco.  Ĉiutage vi havos ekzamenetojn.  Vi testiĝos pri gramatiko, pri vortoj, pri flueco, pri senerara parolado.

Vi ŝatos la kursojn.  Vi lernos rapide
kaj bone, vi ridos, vi amikiĝos kun viaj kunlernantoj, vi ekkonas homojn
el la tuta mondo.

Antaŭ kaj post la kursoj, dum la
manĝoj, vi kunmanĝos kun diversaj Esperantistoj kaj ĉiuj
parolos nur Esperante.  Dum la manĝoj vi ne studos vortojn, vi ne
lernas
gramatikon, sed vi konstatos, ke vi pli kaj pli rapide parolos, kaj vi esprimos vin
kun pli kaj pli da ĝusteco kaj memfido.

Vi uzos, interalie, la tre sukcesan ekzercaron nomatan la
BEK-Kurso.  Estos kvin BEK-libroj kaj pli ol 5000 mil
ekzercoj.  Sed tiu
estos nur parto de la kurso.  Vi spertos multe da metodoj por lerni
lingvojn.  Vi, kiel multe da eŭropanoj kaj azianoj antaŭe,
ŝatos tiajn
ekzercojn.  Legu la komentadon de antaŭa lernanto en
raporto BEK-Kurso kaj Ekskurso en Hajnano.

Kursanoj grupe ekzercas

Kursanoj
grupe
ekzercas

Foto de parto el la gruplaboro
dum la BEK-Kurso de la Esperanto-Insulo.  La plejparto de la kurso
estas, fakte,
praktikado, kaj multe da tiu ekzercado okazis en malgrandaj grupoj kiel ĉi tie.
Fonto: Ipernity.

Estos multe da instruistoj kaj helpinstruistoj
ĉe via flanko por aŭskulti kaj kuraĝigi vin plibonigi vian
Esperanton.

Se vi jam parolas denaske unu eŭropan
lingvon kiel la anglan, hispanan, francan, germanan aŭ rusan, ĉi
tiu kurso estas por vi.  Se vi ne estas eŭropano, kaj bone lernis
eŭropdevanan lingvon, ĉi tiu kurso estas por vi.  Ĉi tiu
kurso estas por komencantoj unue, sed ankaŭ por homoj kiuj kvankam konas
la lingvon Esperanton, tamen ankoraŭ ne kapablas uzi ĝin tutflue en
rapida konversacio.

Se vi estas flua parolanto de Esperanto, vi
povas elekti aliajn kursojn: Kurso por Instruistoj por lerni pedagogion kaj
metodikon de lingvo-instruado, aŭ kurso ĉe universitata nivelo pri
fakaj temoj.  Vidu la kurson por Instruistoj kaj Pedagogoj.  Vidu la la
kursojn de la Universitato de Esperanto.

Aliĝu
nun

 

Kunlaborantoj

ILEI-Ĉinio

VEK – ILEI

Universitato de
Hajnano

Mondeto

Kosmo

Universitato de
Nankino

BEK-Kurso

Esperanto-Insulo

Universitato de Hajnano, Ĉinio,

de la 11a de Januaro ĝis la 12a de Februaro 2012

ALIĜU
NUN