Mirinda lingvo

 

Kiam mi aŭdis unua-foje la vorton “Esperanto” mi pensis: “kiu stranga lingvo ĝi estas?” kaj “kion signifas esperanto?”

Aŭskulti Elŝuti

La respondo al tiuj ĉi du demandoj estas tre simpla. Esperanto estas plana lingvo taŭga por la internacia komuniko, fakte ĝi estas tre facila por lerni kaj permesas al vi komuniki kun homoj de la tuta mondo kaj koni ilin.

Mi lernis tiun lingvon en nur tri monatoj mem-lernante  per libroj kaj interreto, ekzemple per la fama retejo “lernu” kie estas tuj-mesaĝilo per kiu vi povas skribi al aliaj kaj tiel praktiki la lingvon.

vortaro
Mi povas nur diri ke la Esperanto estas granda kaj bela lingvo, kiu havas ankaŭ belegan sonon, do mi esperas ke vi (kiel mi) povas lerni tiun mirindan lingvon.

 

Dario Parisi – voĉlegis Emilio Cid
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

taŭga: tute bona por iu celo
komuniki : sciigi; konigi
mesaĝo: sciigo; informo sendata de unu persono al alia(j)