Jes, sed ĉu tio estas arto?

Sur la planko en unu el la plej gravaj art-muzeoj de Londono kuŝas 120 brikoj. La usona artisto, Carl Andre, ne aranĝis ilin laŭ aparte artisma maniero, simple li metis unu sur la alian en la formo de rektangulo. Oni povus imagi, ke baldaŭ alvenos la konstruistoj por forporti ilin.



Aŭskulti Elŝuti

Por tiu ekspoziciaĵo la muzeo Tate pagis en 1976 altegan sumon (ĝi ne volis malkaŝi al la publiko precize kiom, sed certe temis pri miloj da pundoj). La populara tag-gazeto Daily Mirror havis sian opinion pri tiu elspezo. Aperis en ĝi artikolo sub granda titolo Kia granda stultaĵo! Mi ne ŝatas trovi min en konsento kun Daily Mirror, kies opinio pri artismaj aferoj ne estas kutime atentinda, tamen en ĉi tiu okazo mi devas sam-opinii.

Ne plaĉas al mi konfesi tion. Ĉu estas mi mem, kiu estas tro stulta por kompreni? Multaj tre famaj artaĵoj ne estis komprenataj en la propra tempo, kaj nur poste la homoj komencis ŝati ilin. Van Gogh, ekzemple, kiu nun estas unu el la plej famaj kaj amataj artistoj, dum sia tuta vivo vendis nur unu pentraĵon.

  vortaro

La urinujo de la franca artisto Marcel Duchamp nun estas klasikaĵo , sed kiam li unue proponis ĝin al nov-jorka art-muzeo en 1917, ĝi ne estis akceptita.  Eĉ kontraŭ la Turo Ejfelo venis multaj plendoj kiam ĝi estis ĵus konstruita – poste ĝi fariĝis la plej fama vidaĵo de Parizo, kiun ĉiuj turistoj nepre devas viziti.

 

Povus esti, ke post kvindek jaroj la brikoj de Andre fariĝos klasikaĵo, same kiel la urinujo de Duchamp, kaj ke oni memoros kun malestimo la homojn, kiuj estis tro malklar-vidaj por kompreni ilian artisman valoron. Jam mi rimarkas, ke mia 18-jara filo vere ĝuas tiajn artaĵojn, kiujn mi mem rigardas kun granda dubo. Kiam li vidas, ekzemple, pentraĵon tute nigran (ja ekzistas tiaj pentraĵoj), li trovas tion vere amuza.

Multaj modernaj artaĵoj vekas la demandon, kio entute estas arto. Por mi artaĵo estas pentraĵo, skulptaĵo, aŭ simile. Sed laŭ modernaj artistoj ĝi povas ankaŭ esti vid-kasedo aŭ malnova meblo aŭ filmo – nur ke temas pri filmo, kian neniu volus rigardi krom specialisto pri arto. (Sed ĉu artistoj produktas siajn verkojn nur por montri al aliaj fakuloj?)

Mi mem supozus, ke io, kion oni difinas “arto”, devus celi la okulon, same kiel muziko celas la orelon. Laŭ la artistoj ne: laŭ ili arto povas ankaŭ esti okazaĵo. En 1995 ekzemple la brita artisto Martin Creed kreis verkon kun la titolo La lampoj, kiuj ŝaltiĝas kaj malŝaltiĝas.

Ĝi konsistas el precize tio: malplena ĉambro, kie la lampoj ŝaltiĝas kaj malŝaltiĝas. Ne laŭ artisma maniero, kiel ekzemple la koloraj lumoj en disko-dancejo. Simple normale, kiel povus fari ĉies lampoj hejme.

Laŭ la usona artisto Richard Prince, artaĵo povas ankaŭ esti ŝerco. En 1985 li prenis ŝercon (ne tre bonan) el revuo. Li skribis ĝin senzorge sur malgranda papero, aldonis sian nomon, kaj vendis ĝin por $10. Por la dua ŝerco li ricevis iom pli. Nun li pentras la ŝercojn tre bele sur grandaj tabuloj, kiujn oni pendigas en la plej famaj art-muzeoj, kaj li ricevas por ili milojn da dolaroj.

Kion oni devas fari por ricevi tian sukceson? Se mi mem skribaĉus malbonan ŝercon sur poŝtkarto, neniu donus al mi eĉ $10. Simile, se mi portus urinujon al art-muzeo kaj proponus ekspozicii ĝin, oni ridus. La artisma aspekto de tiuj kreaĵoj dependas de la situacio en kiu oni prezentas ilin. Sed ĉu la valoro de artaĵo ne devus troviĝi en la verko mem, senkonsidere de la loko aŭ la maniero de ĝia ekspozicio ?

Kiam mi iras al muzeo kaj vidas tiajn ekspoziciaĵojn, mi sentas ĝenon. Estas la sama sento, kiun mi havas, kiam ĉiuj ridas pro ŝerco, kiun mi ne komprenas. Mi eĉ sentas iom da kolero – ĉu mi estas tiel stulta kaj malmoderna, ke nur mi ne trovas ĝin amuza?

Pluraj verkoj, kiujn mi vidis en art-muzeoj, laŭ mia opinio estus tute taŭgaj se ili aperus en alia formo, ekzemple kiel afiŝo, aŭ reklamo, aŭ kiel bildo en revuo. Tiam verŝajne ankaŭ mi ĝuus ilin kaj longe memorus ilin. Sed kiam ili aperas sur la muroj de muzeo, ili ricevas gravecon kaj ŝajnan signifon, kiun ili ne meritas.

 

Kelkfoje per tiaj verkoj la artistoj deziras pensigi la rigardantojn pri la celoj de la arto mem. Kaj tio funkcias; kiam oni rigardas artaĵon kun la titolo Folio de papero A4 kunpremita por formi pilketon, aŭ alian, kiu konsistas nur el tute ordinara lampo fiksita al muro, oni ja demandas sin pri la celo de arto, ĉu ne? Aliflanke, ĉu la celo de arto estas nur diskutigi pri la celo de arto? Tio estas kiel uzi Esperanton nur por paroli pri Esperanto.

En la muzeoj de la mondo troviĝas art-verkoj el antaŭaj jar-centoj, eĉ el tre malproksimaj tempoj, kiujn oni ankoraŭ nun rigardas kun granda plezuro. Sed se la arĥeologoj de la estonteco el-fosus la muzeon Tate kaj trovus la brikojn de Carl Andre, kion ili pensus? Verŝajne ili eĉ ne komprenus, ke temas pri artaĵo: ili supozus, ke la brikoj estis ordinaraj konstru-materialoj sen artisma celo. Kaj kiam temas pri la lampoj kiuj ŝaltiĝas kaj malŝaltiĝas, de tiu verko ili tute ne trovus restaĵon.

Anna Löwenstein – Britujo/Italujo – voĉlegis Simone Schumacher – Ĉi tiu artikolo unue aperis en la revuo Kontakto n-ro 199 (2004:1).
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

muzeo : domo, kie oni elmontras (ekspozicias) kolekto(j)n (artajn, sciencajn)
Briko: unu el la eroj el kiuj oni konstruas muron aŭ domon
Rektangulo: formo preskaŭ kvadrata, tamen pli longa en unu direkto ol la alia
ekspozicio : kolekto da objektoj, orde aranĝitaj por montri/konigi ilin al la publiko; ekspozicii: publike elmontri
Pundo, dolaro: mono uzata en Britujo, Usono
populara : ŝatata de multaj homoj multloke; facile komprenebla por ne-fakuloj
elspezi: pagi monon
Titolo: nomo de libro, artikolo, art-verko ktp.
konfesi : diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio; publike deklari siajn intimajn sentojn aŭ pensojn
urino : pli-malpli flava likvo, produktata de la renoj kaj periode eligata el la korpo; (alivorte: piso)
Klasikaĵo: Tre fama verko, kiun ĉiuj konas kaj eventuale imitas
Turo: Konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa
turisto : iu, kiu vojaĝas por plezuro (ne por labori), por ekkoni fremdajn lokojn kaj landojn
ĝui : senti grandan plezuron; ricevi plezuron/utilon de io
skulpti: Krei art-verkon el ŝtono, metalo, ligno aŭ simila materialo
Lampo: Vitra ujo, kiu lumigas ĉambron aŭ alian ejon
ŝerci :  diri, rakonti ion lude, ridige
ŝalti: Ekfunkciigi elektran ilon aŭ maŝinon
dependi: pendi de io
Afiŝo: Granda presita anonco, fiksebla al muro, ofte kun bildo(j)
reklami : laŭde anonci al la publiko la bonecon de iu/io, la aĉetindecon de io
diskuti : interparoli, interŝanĝante opiniojn
Arĥeologo: sciencisto, kiu studas pasintajn kulturojn per iliaj restaĵoj en la tero