Se Esperanto ne estas facila kaj regula, ĉu ĝi estas ankoraŭ Esperanto?

Zamenhof planis lingvon facilan kaj regulan. Se oni komencas lerni ĝin, estas malfacile ne fin-lerni. Tial la lingvo trans-iris la tempon kaj la naciajn limojn. Post unu jar-cento daŭre oni lernas ĝin, kaj oni lernas ĝin nun-tempe en ĉiuj kontinentoj de la mondo.

Aŭskulti Elŝuti

Tamen la parolantaro de Esperanto estas ankoraŭ ne tre granda, kaj la lingvo estas ankoraŭ ne tute sekura kontraŭ homoj, kiuj volas tiri ĝin al unu flanko aŭ al la alia, kiuj esence volas igi ĝin tre pli simila al la grandaj lingvoj, la angla aŭ la franca. Tiuj homoj ne vere komprenas, kiel funkcias Esperanto.

Zamenhof klarigis tion tre bone en la Unua Libro de la lingvo Esperanto, kaj tiun klarigon oni poste kopiis ankaŭ en la libro Fundamenta krestomatio: “Mi aranĝis plenan dis-membriĝon de la ideoj en mem-starajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro.”

Esence li volis diri: Atentu, Esperanto ne funkcias kiel la angla, la franca aŭ la latina. Ĝi estis al-glua lingvo, lingvo en kiu oni gluas la unuopajn vortojn unu al la alia por formi novajn vortojn. Do, “malsanulejo” ne estas simpla vorto, sed mem konsistas el pluraj vortoj; mal-, san-, ul-, ej- kaj -o, ali-vorte ĝi estas la loko (ejo) de homoj (uloj), kiuj ne estas sanaj (mal-sanaj). vortaro

Tia estas la normala maniero formi novajn vortojn en Esperanto.
Sed kiu hodiaŭ ankoraŭ legas la verkon Fundamenta krestomatio ? Manke de tio kaj manke de legado de la Fundamento la lingvo komencis evolui al stranga direkto. Mi donos nur du ekzemplojn el longa vico (almenaŭ 150 paĝoj) de strangaj modernaĵoj:
kalorimetro por  varmo-mezurilo
kalorimetrio por  varmomezurado.

Nenie oni trovas la radikon “kalori-“ kun la signifo “varm-“, nenie oni trovas la radikon “metr-“ kun la signifo “mezur-“ kaj nenie oni trovas la sufikson “-i” kun la signifo “scienco”. Kaj tamen tiaj vortoj multiĝas pro la efiko de naciaj lingvoj. Se ni plu-faros tiel, baldaŭ Esperanto iĝos dialekto de la franca aŭ de la angla, dum laŭ la komenca ideo de Zamenhof ĝi devus esti al-glua lingvo simila al la turka aŭ la ĉina.

Malgranda grupo de esperantistoj laboras pri tiu problemo, kun la celo igi Esperanton vere tutmonda lingvo. Zamenhof en sia pola urbeto pro fakta situacio ne povis konsideri ĉiujn lingvojn de la mondo, sed devis limiĝi al la lingvoj, kiujn li konis.

En nia tempo per Interreto estas facile informiĝi tutmonde kiel oni diras la vortojn kalorimetro kaj kalorimetrio en la araba, la indonezia aŭ la ĉina. Tio estas io ebla kaj mi dirus, ke tio estas ankaŭ io necesa.

Se vi volas scii pli pri tiu laboro, rigardu www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj. Se vi volas demandi ion aŭ anonci vian intencon kun-labori, bonvolu skribi al la.bona.lingvo@gmail.com.

Renato Corsetti,  Italujo – redaktis Anna Löwenstein – voĉlegis Emilio Cid
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

 

plani: fari planon por fari ion aŭ por io
Kontinento: aro da landoj t.e. Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio, Eŭropo.
Sekura: sendanĝera.
tiri: uzante forton, movi al si
Esenco: la ĉefa, vera, plej baza, interna signifo de io.
Gramatiko: la tuta regularo de lingvo.
konsisti : esti kunmetita
evolui : iom post iom ali-formiĝi, kreski
stranga: miriga; ne laŭ atendoj; neniam vidita
vico: pluraj homoj aŭ objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia
Gluo: densa, akveca aĵo, kiun oni uzas por kunfiksi du objektojn, ekzemple oni gluas poŝtmarkon al letero.
La Fundamento: la bazaj tekstoj de Zamenhof, per kiuj li prezentis la lingvon Esperanto en la Unua Libro.
Radiko: arboj kaj aliaj kreskaĵoj havas radikojn sub la tero; la radiko de vorto estas la baza parto, ekzemple la radiko de tablo estas tabl-.
Dialekto: aparta formo de iu lingvo, ekzemple en Romo la homoj parolas la roman dialekton de la itala.
konsideri : en pensoj esplori ĉiujn flankojn de; atenti
limo : kie unu afero finiĝas kaj alia komenciĝas
Reto: aĵo, en kiu fiŝkaptisto kaptas fiŝojn; Inter-reto: imagata reto, kiu kunligas ĉiujn komputilojn de la mondo.
anonci :  diri, ke io okazos; formale aŭ publike sciigi