La bona vortaro: simplaj samsignifaj esprimoj 1

En ĉi tiu rubriko aperos ĉiun 15-an tagon peceto de la enhavo de la listoj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Nun ni prezentas la unuajn 10 liniojn de la litero A.

 

La signo “→” post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de “→”. La signo “~” estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.

[fun] montras, ke la radiko estas en La Fundamento de Esperanto, [zam] montras, ke Zamenhof iam uzis tiun radikon, [3oa] aŭ similaj montras, ke tiu radiko estis oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono de la Akademio de Esperanto.


-ab- → -instal·aĵ-, -uj-

abandon·i → ced·i (al la asekur·kompani·o la difekt·it·a·n aĵ·o·n)

abat·o [fun] ~ (krist·an·a) monaĥ·ej·estr·o

abatis·o → arb·o·bar·aĵ·o, trunk·o·bar·aĵ·o, baraĵ·o el de·hak·it·a·j arb·o·j (ĉefe por militaj celoj)

aberaci·o [zam] ~ de·voj·iĝ·o de la norm·o

abdik·i [3oa] ~ eks·iĝ·i, rezign·i pri, for·las·i, de·posten·iĝ·i

abdomen·o → ventr·o

abism·o [1oa] ~ profund·eg·o

abitur·o ~ lern·ej·fin·a diplom·o, gimnazi·a diplom·o (kiu ebligas eniri universitaton)

abiturient·o [4oa] → lern·ej·fin·int·o, (en la senco de lernanto de la lasta lerneja jaro) last·jar·a lern·ant·o, lern·ej·fin·ont·o

Renato Corsetti,  Italujo
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo