La vojaĝema leopardido

Iam, ie, vivis sci-volema leopardido, kiu volis vojaĝi tra la tuta mondo. Laŭ la pli aĝaj leopardoj tiu stranga deziro estis ne-komprenebla kaj mal-permesinda; tamen pro amo kaj zorgemo por la leopardido ili ame konsilis lin:

“Ho, nia vivo estas ege agrabla. Ĉu vi malsatas? Tute ne, ni senprobleme kaptas birdojn, leporojn, musojn kaj aliajn estaĵojn.  Ĉu vi soifas ? Tute ne, ĉar estas pura akvo en la rivero kaj en la lago! Ĉu ĉio tio ne sufiĉas? Estu dankema kaj rememoru la saĝajn vortojn de niaj pra-avoj: bona estas fremd-lando, sed aliaj tie loĝu!”

“Vi pravas, ke mi nek malsatas nek soifas; sed por mi, tio ne sufiĉas.
Eĉ se mi estimas la saĝajn vortojn de niaj praavoj, mi ege scivolemas pri la nekonata mondo-parto ekstere. Mi do baldaŭ for-vojaĝos!”

Kiam la gepatroj ekkonsciis pri la tuja forvojaĝo de la amata filo ili kriis kaj demandis al li:

“Kien vi iros? Kion vi serĉos?”
Sed la juna leopardo eĉ pli kriis, kaj respondis:

“Mi ne scias, kien mi iros aŭ kion mi serĉos; mi nur scias, ke la vasta mondo atendas min! Ne ploru, Panjo, mi promesas al vi, ke iam mi revenos hejmen.”

vortaro

La venontan tagon la leopardido diris diris “ĝis revido” al la malfeliĉaj gepatroj kaj ekiris sen rigardi mal-antaŭen.
Komence la vojo estis trankvila, ĉar arbaro estas arbaro, kaj kiel kutime la leopardido senprobleme manĝis birdojn, insektojn kaj musojn.
De tempo al tempo li preter-pasis aliajn leopardojn, kiuj afable salutis la fremdan, tamen kontentaj ke li nur preter-pasas, ĉar “Agrabla estas gasto, se ne longe li restas.”

La mondo ŝajnis pli vasta kaj malsama ol la leopardido supozis. Post monatoj da vojaĝado li atingis dezerton.

Per kaptado de musoj kaj insektoj tie li ne malsatis. Pli problema estis la soifo pro manko de akvo. Tamen konstante la leopardido antaŭen-iris, kaj finfine li eliris el la dezerto kaj daŭre vagadis tra pli verda mond-parto.

Pasis jaro kaj la leopardido plen-kreskis. Li neniam malsatis: en la kampo li kaptis iun ajn beston, kaj en la urbo li ŝtelis viandon de viandistoj kaj dom-estrinoj, aŭ mortigis dom-bestojn. La urbanoj kompreneble ne ŝatis lin  kaj klopodis for-peli lin, tamen la nun plenkreskinta leopardo estis pli lerta ol ili.

Iun tagon la leopardo atingis vilaĝon en kiu loĝis bonkora kuniklo, kiu aŭdante pri la malbona leopardo mond-vojaĝema decidis savi lian animon. La kuniklo pensis pri bona plano:

“Certe la leopardo nur ŝtelas viandon kaj mortigas senkulpajn dom-bestojn pro la malsato, do mi invitu lin al tagmanĝo, kaj mi proponu al li pli bonan viv-manieron. Bonuloj ja scias, ke viando estas veneno kaj por la korpo kaj por la animo. Ho kia brila ideo, jen la solvo, mi donu al li nur sanajn kreskaĵojn !”

Dirite, farite, kaj la leopardo tuj akceptis la inviton tagmanĝi ĉe la kuniklo.

“Bonan tagon kaj bonvenon, kara s-ro Leopardo!”
“Bonan tagon, s-ro Kuniklo! Dankon pro la bonkora invito por tagmanĝo.”
“Ne dankinde. Sidiĝu, kara amiko. Mi esperas, ke vi estas tre malsata, ĉar mi jam preparas tute grandan manĝon.”
“Ho, ĉu vere? Mi estas ege malsata. Ŝajnas al mi, ke oni malfacile trovas bon-gustajn manĝojn en tiu ĉi urbo via.”
“Povas esti – do bonege, karega amiko! Ni tuj manĝu!”
“Kun plezuro, dankegon!”
“Mi preparis por vi la plej bongustajn kaj plej sanigajn manĝaĵojn en la tuta mondo. Jen la antaŭ-manĝo, rigardu! Jen belaj verdaĵoj! Manĝu, kara amiko! Ho, kial vi ne volas?”

“Ho ve, s-ro Kuniklo, plaĉas al mi la verda koloro, tamen mi neniam manĝas verdaĵojn.”
“Ĉu vere, s-ro Leopardo? Ne gravas, tute ne gravas! Ni do tuj manĝu ruĝajn fruktojn.

“Ho ve, s-ro Kuniklo, plaĉas al mi la ruĝa koloro, tamen mi neniam manĝas ruĝaĵojn.”

“Ho ve, ve, ve! Ĉu vere? Mi vere bedaŭras, s-ro Leopardo! Sed kion vi kutime manĝas?”
“Ho, ĉu vere vi ne scias, kion mi manĝas? Bone, ne gravas. Kredu min, s-ro Kuniklo, pri manĝaĵoj mi ne estas elektema! Mi manĝas ŝafojn, porkojn, bovojn, kokinojn… kaj…”
“Kaj? Kaj? Daŭrigu, daŭrigu, kara amiko, mi estas aŭskultema – terpomojn, ĉu?”

“Kaj, s-ro Kuniklo, antaŭe kiam mi malsatis mi manĝis kuniklojn, kvankam ili estas malmolaj, malgrasaj kaj tute malbongustaj.. Mi estas nun malsata. Do, s-ro Kuniklo, laŭ via opinio kion mi nun faru ?”

Sed, malĝentile, la malsata leopardo eĉ ne atendis la respondon. Li rapide mortigis kaj manĝis la kuniklon, eĉ se li estis malmola, malgrasa kaj tute malbongusta.

Post sia malplaĉa tagmanĝo la leopardo finfine rememoris sian promeson, ke li iam revenos hejmen:
“Iam mi volis vojaĝi tra la tuta mondo. Mi vojaĝis, kaj la mondo vere estas mirinda. Tamen mi nun volas iri hejmen. Ho, jen longega vojaĝo kaj la vivo estas mallonga. Mi preferas la hejmajn bon-gustaĵojn.

Ek, ek – Panjo, Paĉjo, mi estas survoje!”

Betty Chatterjee – Britujo/Danujo
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo