La ĝardeneto de Elizabeta

Elizabeta estas tre ĝentila kaj bon-kora homo. Pro tio, ŝi aranĝis antaŭ sia hejmo agrablan ĝardeneton. Matene, ŝi vizitas la florojn, kreskaĵojn kaj birdetojn, kiuj ofte alvenas.

Aŭskulti Elŝuti

Ŝi ĝoje parolas kun la plantoj, kvazaŭ ili estus homoj. Al la unuaj ŝi donas akvon, al la aliaj  ŝi donas  manĝon.
En la ĝardeno kreskas rozujoj, unu alta arbo kaj unu negranda arbo. En pluraj potoj estas diversaj verdaĵoj kaj floroj. Sur la ĝardena vojo kuŝas blankaj  ŝtonetoj. Sur la negranda arbo kreskas floroj de diversaj koloroj.
La plej interesa loko en la ĝardeno estas dometo por la birdoj, apud tiu arbo. Sed la dometo ne havas pordojn! Estas plezuro vidi, kiam birdoj en-venas, manĝas, ripozas kaj poste libere for-flugas. Iom post iom, ili eĉ al-kutimiĝas al proksimaj homoj, kaj ne plu timas ilin.

  vortaro

De tempo al tempo, homoj haltas antaŭ la domo de Elizabeta por rigardi la florojn kaj la liberajn birdetojn, kiuj gaje manĝas  en sia domo. Kelkaj homoj eĉ fotas.
Komprenu la intencon de Elizabeta: per siaj floroj, ŝi deziras feliĉon al preter-pasantoj. Kaj per la dometo por birdoj, ŝi deziras montri, ke por esti feliĉa oni devas ĝui liberecon.

Paŭlo Sergio Viana – Brazilo – verkis kaj voĉlegis
 
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

Spektu ankaŭ la filmeton