La Bulonja Kongreso

Komence de la dudeka jar-cento, esperanto estis preskaŭ nur skriba lingvo: oni parolis ĝin mal-multe, kaj nur en la rusa imperio.

Parolaj kontaktoj inter homoj el diversaj nacioj, per uzado de esperanto, en okcidento, estis rigardataj kiel io eksterordinara, kiu nepre altiris la atenton de la gazetaro.

 

 

Aŭskulti(malrapide) Elŝuti

Aŭskulti Elŝuti

Post la sukcesa vizito de du rusaj kaj unu sveda esperantisto al Francio, la esperantista grupo en Le Havre pli klare eksentis la valoron de parola komunikiĝo per neŭtrala internacia lingvo, kaj decidis mem provi la parol-eblecon de esperanto. En somero 1903, ĝi invitis kelkajn anglajn kaj unu ĉeĥan esperantiston  al publikaj kunsidoj en esperanto.

  vortaro

La atingita sukceso plenigis per fervoro la grupon kaj kuraĝigis alian mar-bordan grupon, en Calais, en aŭgusto 1904, okazigi kongreseton en Calais kaj Dover,  kun 120  eksterlandaj invititoj, ĉefe el Anglio, sed ankaŭ el  Belgio, Germanio kaj  Bohemio.

En tiu renkontiĝo, Alfred Michaux, el Bulonjo, konfirmis inviton al la kongreso en  Bulonjo-ĉe-Maro, por la jaro 1905, kun la celo provi  kaj montri  al la mondo, ke  esperanto taŭgas  kiel parola internacia komunikilo.

La Bulonja Kongreso sukcese okazis, de  la 5ª ĝis la 13ª de aŭgusto 1905, kun 688 kongresanoj.

Floriano Pessoa – Brazilo. Voĉlegis Emilio Cid
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo