Moderna Fabelo 3 – Azenoj

Iam, viro bele vestita alvenis en urbeton. Li informis al ĉiuj, ke li deziras aĉeti azenojn kontraŭ po 100 Steloj. La kamp-ar-anoj opiniis lin stranga. Tamen kelkaj vendis siajn azenojn kaj sentis sin pli feliĉaj kun pli dika monujo.

 

La viro revenis la sekvantan matenon kaj proponis po 150 Steloj. Denove kelkaj homoj konsentis vendi la bestojn.

La sekvantajn tagojn, la sumo kreskis ĝis 300 Steloj. Ĉiuj homoj vendis siajn lastajn bestojn. La viro ekvidis, ke restas neniu aĉetebla azeno kaj promesis:
«Mi revenos la venontan semajnon kaj aĉetos azenojn kontraŭ po 500 Steloj.»

 

 

Aŭskulti Elŝuti

Aŭskulti malrapide Elŝuti

La bele vestita viro revenis hejmen  kaj transdonis la azen-aron al sia kun-ulo. Poste li sendis lin al la vilaĝo. Tie la kun-ulo vendis la azenojn al la vilaĝanoj kontraŭ po 400 Steloj. La urbanoj ĝoje pensis, ke ili baldaŭ gajnos monon kaj reaĉetos siajn bestojn. Sed ĉar 400 Steloj estas tre alta prezo,  ili devis prunte-preni monon de la banko.

vortaro

Kiu antaŭvidis tion, tiu ne eraris: ambaŭ bele vestitaj kun-uloj neniam revenis kaj foriris al malproksima lando por utiligi la malice gajnitan monon. Ve! ĉiuj vilaĝanoj restis nur kun sen-valoraj azenoj kaj ŝuldoj. Finfine la bankisto for-prenis la azenojn kaj lu-donis ilin al la malfeliĉaj vilaĝanoj.
Tamen la bankisto iris plori en la oficejon de la urbestro:

«Mi baldaŭ perdos mian tutan monon se la vilaĝanoj ne pagos siajn ŝuldojn».
Por savi la bankiston, la urbestro decidis dis-doni monon. Ne al la urbanoj, kiuj plej multe bezonis, sed al sia amiko, la bankisto mem. Tial la tuta urbo restis nur kun grandaj ŝuldoj.

 

Tiam la urbestro petis helpon de aliaj urboj. Neniu konsentis ĉar ĉiuj suferis pro la samaj fikomercistoj kaj la sama komerco pri azenoj.
Laŭ la saĝaj konsiloj de la bankisto, oni malgrandigis ĉiujn pagojn por plej diversaj servoj (lern-ejoj, kulturo kaj tiel plu), oni decidis malfruigi emeritiĝon, oni donis malpli da mono al la laboristoj kaj sam-tempe petis de ili pli altan sumon por sub-teni la urbon. Ĉion ĉi oni faris nur por igi la fikomercon pri azenoj pli bon-konduta.

 

Sed… tiun ĉi malfeliĉan historion vi pli bone komprenus, se mi dirus al vi pli frue, ke la bankisto kaj la du fikomercistoj estas fratoj. Jes ja! Ili nun vivas sur sia propra insulo en Volapukistano. Ili eĉ promesis sub-teni la nun-ajn urbestrojn dum la venonta voĉ-donado.
Tamen tiu ĉi rakonto ne estas tute finita ĉar mi ne scias, kion faris la vilaĝanoj poste…

Simpligita kaj «Esperantigita» el hispanlingva verko «Alas de plumbo» (Plumb-flugiloj).

Matjo (Mathieu Thépaut) - Francio – voĉlegis Emilio Cid
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo