Instrua rakonto

(El teksto verkita de Machado de Assis.)

Iam estis kudrilo, kiu diris al fadeno:

— Kial vi havas tiun mienon, tute fiera, por ŝajnigi, ke vi ion valoras en tiu ĉi mondo?

— Lasu min.

— Ĉu mi lasu vin? Kial mi lasu vin? Ĉar mi diras, ke vi havas fian mienon? Mi ripetas, ke vi havas, kaj mi parolos ĉiam, kiam ĝi venos en mian kapon.

 

 

Aŭskulti malrapide Elŝuti

Aŭskulti Elŝuti

 

— Kiun kapon? Vi ne estas pinglo, vi estas kudrilo. Kudrilo ne havas kapon.

vortaro

Kial gravas al vi mia mieno? Ĉiu el ni havas la mienon, kiun Dio donis. Zorgu pri via vivo kaj ne zorgu pri la vivo de aliuloj.

— Sed vi estas fiera.

— Certe mi estas.

— Sed kial?

— Ridinda demando! Ĉar mi kudras. La vestojn de nia mastrino kiu kudras krom mi?

— Vi? Jen io pli ridinda. Ĉu vi kudras ilin? Ĉu vi ne scias, ke ilin kudras ja mi, sole nur mi?

— Vi sole nur faras truojn en la ŝtofon; ja mi kudras, ligas unu pecon al alia…

— Jes, sed kion ĝi valoras? Ja mi tra-truas la ŝtofon, iras antaŭen, tirante vin, kiu venas post mi, obeante miajn ordonojn…

— Ankaŭ gardistoj iras antaŭ la reĝo.

— Ĉu vi estas reĝo?

— Ne tion mi diras. Sed la vero estas, ke vi nur montras la vojon. Mi estas tiu, kiu ligas kaj kunigas…

Tiel ili diskutadis, kiam alvenis la kudristino. Ŝi prenis la ŝtofon, prenis la kudrilon, prenis la fadenon, enigis la fadenon en la kudrilon, kaj ekkudris. La fadeno kaj kudrilo iradis kune, tra la ŝtofo. Kaj la kudrilo diris:

— Nu, fadeno, ĉu vi ankoraŭ diskutas? Ĉu vi ne rimarkas, ke tiu ĉi grava kudristino zorgas nur pri mi? Ja mi iras inter ŝiaj fingroj, ligita al ili, truante supren kaj malsupren.

La fadeno nenion respondis; ĝi nur iradis. Ĉiun truon malfermitan de la kudrilo tuj plenigis la fadeno, silenta kaj laborema. La kudrilo konstatis, ke ĝi ne respondas, kaj ankaŭ eksilentis kaj plu iradis. Regis silento en la kudro-ĉambreto; nenion oni aŭdis krom la brueton de la kudrilo eniranta la ŝtofon. Je suno-subiro, la kudristino faldis la kudraĵon por la venonta tago; ŝi daŭrigis la taskon dum tiu tago kaj la sekvanta, ĝis ŝi finis en la kvara tago kaj atendis la dancon.

Alvenis la danc-vespero, kaj la mastrino vestis sin. La kudristino, kiu helpis ŝin vesti sin, portis la kudrilon, por fari ian bezonatan riparon. Kaj dum ŝi aranĝis la robon, la fadeno, por moki la kudrilon, demandis ĝin:

— Nu, nu, respondu al mi, kiu iros al la danco, sur la korpo de la mastrino, parto-prenante ŝian robon kaj belecon? Kiu dancos kun gravaj viroj, dum vi reiros en la kudro-skatolon? Nu, diru.

Ŝajnas, ke la kudrilo diris nenion; sed pinglo, kun vasta kapo kaj ne malpli vasta sperto, diris al la kompatinda kudrilo:

— Nu, lernu, malsaĝa. Vi penis malfermi la vojon por ĝi, kaj ja ĝi iras amuziĝi, dum vi restas en la kudro-skatolo. Agu same kiel mi, mi malfermas vojon al neniu. Kien oni en-pikas min, tie mi restas.

Mi rakontis ĉi tiun historion al instruisto pri malĝojo, kiu diris: — Ankaŭ mi ofte laboras kiel kudrilo por multaj aĉaj fadenoj!

 

Joaquim Maria Machado de Assis (1839–1908) naskiĝis kaj vivis en Brazilo. Li skribis tre gravajn verkojn, inter-alie multajn rakontojn. Lia skrib-maniero  estas ĉiam plaĉa, sed ofte ironia.

 

 

adaptita de Franscico Wechsler – Brazilo.   Emilio Cid voĉlegis
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo