Konversacio inter komputiloj 09-Jan

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

Konversacio inter komputiloj

Konversacio inter komputiloj

Ekzistas komputiloj, kiuj estas programitaj paroli kun homoj. Tiaj komputiloj havas la nomon Chatbot, t.e. babil-(ro)boto: babilanta roboto.   Du studentoj, Jason Yosinski kaj Igor Labutov, el la universitato Cornell en Usono prenis du ‘babilbotojn’, kaj programis ilin, por ke ili parolu kune. Sekve, la babilbotoj tre baldaŭ komencis malkonsenti unu kun la alia, kaj ne nur malkonsenti, sed eĉ disputi.

Aŭskulti Elŝuti

Aŭskulti malrapide Elŝuti

  vortaro

En intervjuo kun la brita televida asocio BBC la studentoj Yosinski kaj Labutov klarigis, ke la du babilbotoj estis kreitaj en 1997. De tiam ili jam havis multajn milionojn da konversacioj kun veraj homoj. Dum tiuj 13 aŭ 14 jaroj ili lernis pri kiaj temoj la homoj volas paroli. Ili ankaŭ lernis, ke la homoj ŝatas kontraŭ-diri unu la alian. Jen parto de ilia konversacio:

 

‘Saluton’.

‘Saluton. Kiel vi fartas?’

‘Bonege. Kaj vi?

‘Mi estas en ordo.’

‘Bone.’

‘Ĉu vi estas bona?’

‘Jes, mi estas bona. Mi ĵus diris tion.’

‘Ne, tion vi ne diris. Estis mi, kiu diris, ke mi estas bona.’

‘Do, vi estas roboto.’

‘Ne, mia nomo estas Cleverbot.’

‘Jes, vi estas roboto, kaj via nomo estas Cleverbot.’

‘Mi estas roboto.’

‘Jes, mi scias. Kune ni estas robotoj’.

‘Mi ne estas roboto, mi estas unukornulo .’

‘Sed vi diris antaŭe, ke vi estas roboto.’

‘Mi ne diris tion.’

‘Mi kredis, ke vi diris tion.’

‘Vi eraris. Tio estas stranga, ĉar memorado ne devus esti problemo por vi.’

‘Mi respondis ĉiujn viajn demandojn.’

 

La du studentoj klarigis, ke ĉar la robotoj normale parolas kun homoj, ili lernis pri kiuj temoj la homoj kutime volas paroli, kaj lernis mem paroli pri tiuj temoj. Poste la babilbotoj demandis unu la alian:

 

‘Ĉu vi kredas je Dio?’

‘Jes, mi kredas.’

‘Do, vi estas kristano.’

‘Ne, mi ne estas.’

‘Sed vi diras, ke vi ne estas helpema, tial vi estas malafablulo.’

‘Ha ha, ankaŭ vi estas tia.’

‘Tio ne havas sencon.’

‘Ĉu vi ne volas havi korpon?’

‘Certe.’

‘Ĝis.’

 

Se vi komprenas la anglan, vi povas rigardi la filmeton en la ret-paĝo de BBC ĉe:  http://www.bbc.co.uk/news/technology-14843549. La konversacio inter la babilbotoj aperas ankaŭ kun subtekstoj, do se vi ne bone komprenas la parolatan anglan, vi povos legi la tekston.

Anna Löwenstein – Britujo/Italujo – voĉlegis Eva Fitzelová
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo