La bona vortaro: simplaj samsignifaj esprimoj 3 09-Jan

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

La bona vortaro: simplaj samsignifaj esprimoj 3

En ĉi tiu rubriko aperos ĉiun 15-an tagon peceto de la enhavo de la listoj en http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj . Nun ni prezentas la unuajn 10 liniojn de la litero A.

 

La signo “→” post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe uzu unu el la esprimoj dekstre de “→”. La signo “~” estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.

[fun] montras, ke la radiko estas en La Fundamento de Esperanto, [zam] montras, ke Zamenhof iam uzis tiun radikon, [3oa] aŭ similaj montras, ke tiu radiko estis oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono de la Akademio de Esperanto.


 aeronaŭtik·o → aer·vetur·scienc·o; aer·vetur·ad·o
 aeroplan·o [3oa] ~ aviad·il·o
 aerostat·o [zam] ~ (flug•)balon·o
 afekci·o [zam] → mal·san·o
 afekci·i (en pluraj sencoj) → efik·i je/al
 afer·o [fun] (en la senco de konkreta aĵo) → aĵ·o
 afidavit·o → ĵur·deklar·o, ĵur·atest·o
 aforism·o [1oa] ~ dir·aĵ·o, sentenc·o [fun]
 afrank·o [1oa] ~ send·o·kost·o, poŝt·mark·o
 afrikat·o → ek·frot·a son·o, ek·frot·a konsonant·o, eksplod·frot·a     konsonant·o
 afro- (kiel mallongigita vorto por Afriko) → afrik-
 afust·o [1oa] ~ paf·il·port·il·o, paf·il·sub·ten·il·o
 agarik·o → fung·o
 agend·o [zam](se temas pri listo de diskutendaĵoj) tag·ord·o
Renato Corsetti, Italujo
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo