Lumo de la vero 28-Feb

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

Lumo de la vero

En iu bela kaj suna tago, kiam miaj du filoj estis infanoj, ili ludis sur la planko de granda preĝejo. Dum longa tempo, ili atente rigardis formikojn, kiuj rapide iris kaj revenis de unu flanko al la alia de malgranda loko, sed ili neniam trapasis nigran linion.

Aŭskulti Elŝuti

Aŭskulti malrapide Elŝuti

“Vidu, Ŝande! La formikoj de la flava triangulo ne trapasas la nigran linion. Ili ne iras al la ruĝa triangulo. Ili ne iras al la verda triangulo. Ili ne iras al la blua rektangulo. Ili restas en la flava triangulo dum la tuta tempo.” 
“Estas vere, Ĥafa! La formikoj de la ruĝa triangulo ankaŭ ne trapasas la nigran linion. Ili ne iras al la blua rektangulo. Ili restas en la ruĝa triangulo dum la tuta tempo. Kial tio okazas?”

 

vortaro
 

Venis aliaj demandoj. Kial ili restas en sia propra loko? Kial ili ne iras al la loko de aliaj formikoj? Tio estas mistero!
Ŝande diris: “Ho, certe flavaj formikoj timas la aliajn.”
Formikoj kompreneble  estas flavaj! Tiel opiniis la flavaj formikoj. Tiuj malsamaj formikoj estas strangaj. Formikoj ruĝaj, verdaj aŭ bluaj estas vere strangaj.

 

 

Ĥafa respondis: “Jes! Kaj la ruĝaj opinias, ke formikoj estas ruĝaj. Kompreneble bluaj, verdaj kaj flavaj formikoj estas tute strangaj.”
Sed sur la mistero venis lumo. Blanka lumo venis sur la mistero. Subite Ŝande komprenis la misteron. Finfine li vere komprenis tiun misteron.
“Rigardu supren, Ĥafa! Rigardu al la multe kolora vitralo. La vero estas simpla. Kiam la blanka lumo de la suno pasas tra la diversaj koloroj de la vitralo, la formikoj aspektas flave, ruĝe, verde kaj blue!”

 

“Do la formikoj vere ne estas malsamaj, ĉu?”,Ĥafa demandis.
“Tute ne”, respondis la frato. “Ili nur ŝajnas esti malsamaj. Ili ŝajnas esti el diversaj koloroj, sed vere tiuj formikoj vivas en fantazio. Ili aspektas flave, ruĝe, verde kaj blue!”, ĉar la blanka lumo pasas tra la diversaj malsamaj pecoj de koloraj vitroj de la vitralo, kaj…”
La fino de tiu parolado estis vera surprizo por mi. Mia plej juna filo venis al interesa punkto ne pri formikoj, sed pri homoj. Kun inteligenta rideto, li demandis:

 

“Ŝande, la formikoj vivas en fantazio! Ĉu homoj ankaŭ ne vivas en fantazio? Multaj homoj pensas, ke ili estas malsamaj. Malsamaj koloroj, malsamaj religioj, malsamaj lingvoj, sed la vero estas nur unu: la blanka lumo de la suno estas sur ĉiuj. Vere ni ĉiuj estas homoj, simplaj homoj, ĉu ne?

 

 

Paulo Nascentes – Brazilo
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo