Ĉapitro 1  – Ili kaptis Elzan 11-Mar

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

Ĉapitro 1 – Ili kaptis Elzan

Ĉapitro 1

“La polico kaptis Paŭlon kaj Sofian,” la viro diris en la telefonon.

“Kion?” sonis responde la malproksima voĉo, nekredeme.

“La polico kaptis Paŭlon kaj Sofian,” la viro ripetis. “La kunveno antaŭvidita por morgaŭ vespere ne povos okazi. Sciigu al Karlo, li scios, al kiu transdoni la informon.”

Aŭskulti Elŝuti

Aŭskulti kun paŭzoj Elŝuti

Diable! Mi tion faros tuj. Kion pli?”

Nenion. atendu, ĝis mi re kontaktos vin. Ĝis!”

“Ĝis!”
La viro el iris el la trinkejo, kie li telefonis, kaj malaperis en la nokton. Alta fortulo, kies vestoj aŭ agmaniero neniel konigis liajn policajn funkciojn, diskrete ekpaŝis malantaŭ li.

Li ridetis. Li sentis, ke vere komenciĝas la fino de tiu movado por Vera Eŭropo, kiu respondecis pri tiom da mortoj, ekde la unua bombo en la flughaveno ĝis la hieraŭa ĉe la sinagogo de strato Kaloĉaja.

Bedaŭrinde nur, ke li ne povis scii, al kiu la sekvata viro ĵus telefonis.

 

 

Elŝutu la libron vortareto de la libro

 

 

Johán Valano (Claŭde Piron)
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo