La naskiĝtago de Kristina 17-Mar

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

La naskiĝtago de Kristina

Dum lastaj tagoj ĉesis pluvi kaj la tempo pliboniĝis rapide. Finfine la varma suno brilis en la hela ĉielo sen nuboj. La frosto de la vintro ŝajnis malproksima memoro pro la ĉeesto de printempo pli malfrua ol kutime.

Petro kaj Ana marŝadis unu apud la alia por alveni al la hejmo de sia filino Katarina. Nun ili estis jam proksime. Katarina kaj ŝia familio loĝis en teretaĝa dometo malantaŭ la ĉef preĝejo, apud la bazlernejo.

 

Laŭlonge de la vojo Petro estis pensema. Ofte li pli malrapide paŝis por ĉirkaŭrigardi pli bone la ŝanĝojn de la urbo. Ana paroladis senĉese kun li pri iu grava temo: la naskiĝtago de ilia plej granda nepino. Ŝi timis alveni tro malfrue kaj pro tio ŝi petis ofte al la edzo pli rapidi.

Aŭskulti Elŝuti



Aŭskulti malrapide Elŝuti

Dum tiu dimanĉo la maljunaj geedzoj estis ege elegantaj. La virino surmetis rozkoloran veston kun altvaloraj butonoj  kaj novajn ŝuojn. La viro, anstataŭe, survestis bluan ĉemizon, nigran pantalonon kaj la kutiman ĉapelon. Li neniam eliris de la hejmo sen sia ĉapelo sur la kapo. Ne gravis la sezono. Lia edzino ne uzis la ĉapelojn dum la vintro nek dum la somero.

vortaro

Laŭ ŝi ili estis malbonegaj inventoj, kiuj servis por la sola celo: malkombi la hararanĝojn de la sinjorinoj.

 

Por festi la naskiĝtagon de Kristina la geavoj portis multe da donacoj; krome ili aranĝis specialan viziton al la publika ĝardeno ekster la urbo. Kompreneble Katarina kaj la bofilo Ludoviko sciis jam ĉion kaj volonte konsentis.

 

Dume Kristina legis en sia dormoĉambro. Ŝi komforte sidis sur la lito kaj foliumis

interesan libron pri la bestoj de nia planedo. En la libro ne mankis la koloraj bildoj. “El ĉiuj bildoj, tiuj pri la birdoj estas la plej interesaj”, konsideris la knabineto.

 

Apenaŭ aŭdiĝis la sonorilo, ŝi kuris por malfermi la pordon.

 

– Avo, avino! Vi alvenis!, – ŝi ekkriis, dum ili eniris en la salonon.

– Feliĉan naskiĝtagon kara nepino, – diris la geavoj. Unu post la alia ili kisis Kristinan.

– Do, kiom da jaroj vi havas hodiaŭ? Sep? Ok? – demandis la avo.

– Naŭ jarojn!, – respondis la etulino.

– Ĉu vi estas jam tiom maljuna?

 

La grizaj okuloj de Kristina estis tre atentaj, tial ŝi tuj rimarkis la paketojn, kiujn ambaŭ klopodis kaŝi. – Tio estas miaj donacoj, ĉu ne?, – ŝi demandis, emociplena.

 

– Eble… – respondis la avo. Li ridis.

– Mi pravas, mi ne eraras, – ŝi plu parolis.

– Jes, vi divenis. La saketoj enhavas tion, kion ni aĉetis por vi, – respondis la avino.

– Kion vi atendas, fraŭlino? Vi malfermu la paketojn! – ordonis la avo al la nepino.

– En la unua paketo Kristina trovis multekostan porteblan komputilon; en la dua: brunan jupon, ne mallongan kaj ne mallarĝan.

– Ĉu vi ŝatas tion, kion mi portis por vi?- demandis la avino.

 

La donacoj plaĉis al Kristina, kiu, dankema, ĉirkaŭbrakis la avineton por danki ŝin.

 

Post tio la knabino ekmalfermis la paketon de la avo. Ŝi trovis lignan skatolon plenan je diversaj iloj por desegni. Tie kuŝis la akvareloj sub la karbokrajonoj kaj multaj folioj da papero antaŭ la kolorkrajonoj.

 

– Vi uzu ĉi tiujn ilojn por pentri novajn pentraĵojn, – konsilis la avo al la nepino. Li sciis ke, ŝi volis iĝi fama pentristino.

“La afabla avo bone memoris mian deziron. Li ne donacis al mi sen-utilajn objektojn sed ion por helpi min”, pensis Kristina.

 

– Via skatolo estas belega, avo. Dankegon! – ŝi diris kun feliĉega rideto.

– Ni havas lastan donacon por vi, -anoncis la avino.

– Kiel tio eblas? Mi ne vidas pliajn paketojn, – miris Kristina.
– La plej belaj donacoj ne bezonis paketojn, – rimarkis la avo. – Mi kaj la avino volus viziti kun vi specialan ejon. Ĉu vi konas la Ĝardenon de la Rozoj?

– Ne.

– Printempe, tie kreskas bonodoraj rozoj. Meze de la ĝardeno ekzistas eĉ lageto, kie naĝas ruĝaj fiŝoj. Se vi volus, vi povus jam ekpentri multenombrajn aferojn tie, – informis la avo.

– Ĉu vere? Kiam ni iros tien?

– Se ni kuros al la fervoja stacio, verŝajne, ni alvenos tien je la tagmezo. La vojaĝo estos longa, sed ne tro teda, mi kredas.

– Hieraŭ mi kuiris bongustajn manĝaĵojn por nia tagmanĝo sur la herbejo. Mi plenigis korbon ankaŭ per trinkaĵoj. Mi ne forgesis viajn preferatajn kukojn, – aldonis la avino.

 

– Ni ekveturos ĉiuj, ĉu ne?, – demandis Kristina al la gepatroj.

– Ne, mi tre bedaŭras. Posttagmeze mi devos labori en la malsanulejo, – respondis la patro.

– Ankaŭ ne mi iros. Via frateto estas tro maljuna por vojaĝi longtempe.

– Jes, konsentite. Mi komprenas…

– Nu! Vi ne estu malĝoja, nun. Ni festos kune ĉi-vesperon, – promesis la patro.

– Jes, ni festos nur kiam vi revenos hejmen!, – certigis la patrino.

 

Gioia  Albano – Italio
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo