Ĉapitro 2.1  – Ili kaptis Elzan 25-Mar

Etikedoj

Rilatantaj afiŝoj

Disvastigi tion

Ĉapitro 2.1 – Ili kaptis Elzan

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Adriano Pipelbom mal kontentis. Ekde kiam lia fratino Galina el parolis tiujn vortojn la antaŭan vesperon, ili turniĝis kaj turniĝis en lia kapo, kvazaŭ decidinte ne lasi al li minuteton da paco.


Aŭskulti Elŝuti


Aŭskulti kun paŭzoj Elŝuti

 

Kial do la diroj de lia fratino tiel forte efikis al li? Li estis 50-jara nun, li estis riĉa, li alte taksis la potencon, kiun mono havigas. Kial do li, Adriano Pipelbom, unu el la plej sukcesaj industriistoj en la lando, lasis sian 58-jaran fratinon paroli al li, kvazaŭ al knabeto? De kie venis la nekredebla aŭtoritatato, kiun Galina havis super li?

Malbonhumore li veturis nun direkte al la hospitalo, kaj la silento de lia ŝoforo ne helpis lin gajigi.

“La problemo pri vi, Adriano, estas, ke vi neniam edziĝis.”

Li eligis profundan elspiron.

Povus ŝajni strange, ke la fama Pipelbom, mastro de granda industrio, unu el la plej riĉaj kaj potencaj homoj en la mondo, ĝenerale sentis sin antaŭ virinoj kiel infaneto, almenaŭ se temis pri io pli intima ol diskutoj rilataj al la ekonomia aŭ politika situacio. Sed tiel estis.

Personaj rilatoj kun virino estis por li timigaj. Li ĉiam diris al si, ke li estas unu el tiuj homoj, kiuj spertas nur unu foje en la vivo veran paran amon. Tian amon li spertis, kiam li estis dekkvinjara. Sed la knabino, kiu estis la trezora objekto de liaj amaj sentoj, forlasis lin, edziniĝis, kaj malaperis el lia vivo. Eble li neniam re saniĝis de la sufero, kiun ŝi tiel kaŭzis. Eble pro tio li neniam plu intimiĝis kun virino.

Kaj nun, lia fratino Galina re vekis en li malnovajn dezirojn, kiujn li imagis mortintaj. Ĉu ne estas stulte malhavi dum la tuta vivo la dolĉan proksimecon de amema belulino? Ĉu eblus, ke dum tiuj longaj jaroj da soleco, li fakte – sed sen konscie – deziris ion alian?

“Ludoviko, ĉu viaopinie mi devus edziĝi?” li demandis la ŝoforon.

Ĉe alia veturigisto tia demando eble estigus salteton de ek miro, sed ne ĉe Ludoviko. La ŝoforo de s-ro Pipelbom sekvis sian viv vojon simile al la Rolls-Royce, kiun li nun irigis: trankvile, facile, digne, kvazaŭ malhelpoj kaj ĝenoj ne povus ekzisti.

Kun eta-eta rideto li respondis:

“Estus ekster mia rolo doni al vi konsilojn, sinjoro.”

“Jes, jes. Kompreneble. Mi devus scii, ke vi trovos belan vortigon por digne elturni vin el la demando. Sed diru al mi, kion vi opinius, se mi informus vin, ke jen mi baldaŭ edziĝos?”

“Se vi permesas al mi respondi sincere, sinjoro, mi dirus, ke mia reago dependus de la sinjorino, kiu havus la feliĉon kunigi sian vivon al la via.”

Dum longa minuto, Pipelbom restis silenta.

“Mia fratino Galina ŝatus, ke mi edziĝu,” li diris.

Ludoviko plu ŝoforis senvorte.

“Ĉu vi aŭdis min? Kion vi opinias pri la ideo de Galina?”

“Ne estas mia rolo priparoli la anojn de via familio, sinjoro, sed tamen, ĉar vi esprimis la deziron koni mian penson, mi vortigos ĝin jene: la vivo montris, ke s-ino Galina ĝenerale estas prava en siaj decidoj. Ŝi estas nepre fidinda persono.”

Ĝuste. Ŝi ĉiam estas prava. tial mi ne mirus, se ankaŭ ĉi-foje ŝi pravus. Mi pli kaj pli sentas, ke mi devos al kutimiĝi al la ideo, ke edzino mankas al mi. Mi devos fari la necesajn aranĝojn por ripari tiun mankon. Vi havas edzinon, ĉu ne, Ludoviko?”

“Jes, sinjoro.”

“Ĉu ŝi igis vin feliĉa?”

“Mi feliĉas, sinjoro, sed mi ne dirus, ke ŝi igis min feliĉa. Estus pli ĝuste diri, ke mi igis min feliĉa kun ŝi, kaj ŝi igis sin feliĉa kun mi. Ni estas tre bonŝancaj.”

“Vi igis vin feliĉa kun ŝi kaj ŝi kun vi! Diable! Malsimpla diraĵo, sed pensiga. Mi ŝatas ĝin. Mi estas homo, kiu faras ĉion mem – memfarita homo, kiel oni diras – kaj ne plaĉis al mi la ideo, ke mia feliĉo dependu de iu alia, sed se tiel estas… Nu, nu, nu, Ludoviko, via filozofio agas problem-solve. Estas decidite: mi edziĝos.”

 

Elŝutu la libron

 

 

vortareto de la libro

 

 

Johán Valano (Claŭde Piron)
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo