Ĉu niaj sonĝoj estas gravaj ?

Jen malnova popola historio pri la graveco, aŭ ne, de niaj sonĝoj .

Maljuna viro loĝis en domo apud rivero.  Iun nokton li sonĝis ke okazos granda danĝero, sed en la sonĝo  Dio sendis anĝelojn por savi lin.

Komencis pluvi, kaj la najbaro de la viro al-vokis lin, kaj diris:

- “Sinjoro, oni diras, ke la rivero inundos la regionon. Venu kun mi al sekura loko per aŭto !”

vortaro

 

La viro diris:

- “Ne. Mi estas trankvila ĉi tie. Dio savos min.”

Elŝuti

 

Pluvegis. La rivero ek-inundiĝis. La akvo pli-altiĝis je la nivelo de la domo. La viro iris al la supra ĉambro  de la domo.

Du sav-laborantoj alvenis per boato.

- “Sinjoro,” ili diris, “la rivero ege inundiĝas. Ni petas, venu al sekura loko kun ni per ĉi tiu boato!”

Sed, la viro diris:

- “Ne. Mi sekuros ĉi tie. Dio savos min.”
La pluvo mal-pliiĝis ĉe la domo, sed pluvis ankoraŭ river-supre. La rivero inundiĝis.

 

 

La akvo pli-altiĝis.  La viro eliris tra la fenestro kaj iris sur la supron de la domo.  Du aliaj sav-laborantoj alvenis super la domo per helikoptero.
- “Sinjoro,” ili kriis, “la rivero inundiĝas. Ni petas, venu al sekura loko kun ni per helikoptero!”

Sed, la viro diris:

- “Ne. Mi sekuros ĉi tie. . Dio savos min.”

La rivero inundiĝis. La akvo faligis la domon. La viro sub-akviĝis.

 

Pro tio ke li estis bona viro, li iris al ĉielo. Tie, li iris al Dio, kaj diris:

- “Kial Vi permesis, ke mi mortis ? Mi kredis je Vi. Kial Vi ne savis min ?”

Dio respondis:

- “Kion vi diras? Mi sendis aŭton, boaton, kaj helikopteron por savi vin, ĉu ne?”

tradukis Emilio Cid

reviziis Jose Roberto Tenorio – Brazilo

voĉlegis Simone Schumacher

Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

 

sonĝi=  vidi bildojn dum dormo
anĝelo= supernatura bona estulo sendita de Dio
savi= helpi iun aŭ ion el danĝero
najbaro= homo, kiu loĝas apude
inundos= kiam akvo de rivero aŭ maro kovras teron.
sekura= sendanĝera
sav-laborantoj= homoj kiuj laboras por savi aliajn homojn
helikoptero= veturilo kiu flugas