Bestoj en la domo

Aŭskulti-Elŝuti

Apud la ĉefurbo estas malgranda vilaĝo, kaj tie, en bela domo loĝas Karla kaj Paŭlo. Ili ne estas junaj kaj ne estas maljunaj. Ili estas mezaĝaj. En la domo vivas ankaŭ bestoj. Ili estas bon-kondutaj kaj obeemaj.

vortaro

En la korto, en malgranda ligna dometo vivas la hundo. Ĝi estas nigra, saĝa kaj trankvila.
Vivas tie ankaŭ kato, ĝi estas blanka kun grizaj partoj,  maldika , bela kaj lerta. La kato foje estas en la ĉambro, foje en la kuirejo, foje en la ĝardeno, foje neniu scias, kie ĝi estas.

En la domo vivas ankaŭ papago. La papago kutime estas en la ĉambro. Ĝi estas ruĝa, blua, flava kaj verda, ĝi foje parolas.

Karla kaj Paŭlo eble ne scias, sed en la domo vivas ankaŭ musoj: du malgrandaj, grizaj musoj. Ili estas junaj kaj tre viglaj.

Nun Karla kaj Paŭlo ne estas hejme. Ili laboras en la urbo. Kaj kion faras la bestoj? Terure! La hundo estas en la ĉambro kaj kuŝas sur la lito.Ĝi dormas trankvile sur la blanka kovrilo. La papago staras sur la tablo en la kuirejo kaj manĝas. Antaŭ la papago estas bongusta kuko kaj freŝaj vinberoj.

La du musoj estas en la tablo, en la ĉambro. Ili estas en la tir-kesto de la tablo. En la tirkesto estas ankaŭ libroj. Kion faras tie la du musoj? Ĉu ili legas la librojn?

Kaj kie estas la kato? La kato staras sur la ŝranko, inter du belaj, multekostaj, vazoj kaj rigardas la tablon, kiam la du musoj eliros el ĝia tirkesto.

Judit Felszeghy – Hungario     - adaptis Emilio Cid, voĉlegis Simone Schumacher

 

Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

 

konduti =  agi laŭ iu maniero
obei= fari tion, kion iu ordonas aŭ diras
papago=  birdo, kiu povas senkomprene ripeti vortojn
musoj= malgranda besto kun longa vosto
viglaj= agemaj, moviĝemaj, gajaj
gusto=  sensaĵo en la buŝo
vinberoj= frukto el kiu oni faras vinon
tir-kesto= ujo rektangula ene de la tablo, kiun oni enigas aux tiras, tir-kesto
ŝranko= granda meblo aŭ  ujo fermebla per pordoj por konservi vestojn, librojn, manĝajhojn, ktp
vazoj= altaj ujoj por gardi florojn