Prelego de Renato Corsetti en Dua Vivo

Saluton, kara leganto de Facila Vento.

Dua VivoVi lernas Esperanton, kaj nun vi volas ankaŭ paroli la lingvon. Sed kie vi trovos aliajn esperantistojn? Tre simple: en la virtuala mondo Dua Vivo (Second Life).

Kio estas virtuala mondo?  Tio estas mondo, kiu ŝajnas vera, sed kiu ekzistas nur en komputiloj.
Dua Vivo estas mondo kun konstruaĵoj, arboj kaj riveroj, kie oni povas marŝi en la formo de eta homo, kies nomon kaj personan aspekton oni mem elektas.

Dua Vivo

vortaro

Tio ŝajnas freneza, ĉu ne? Kaj tamen en Dua Vivo renkontiĝas multaj esperantistoj el ĉiuj mondo-partoj.
En Dua Vivo estas regiono kun la nomo Esperanto-lando. Tie estas ĉio, kion esperantistoj deziras: kursejo, biblioteko, dancejo, kaj aliaj agrablaj lokoj kie oni povas paroli kun geamikoj. En Esperanto-lando okazas kunvenoj, lecionoj, inter-paroladoj kaj festoj.

En Esperanto-lando estas kursoj kaj renkontiĝoj:

Por komencantoj: lunde 13.00 (GMT), 15.00 (centra Eŭropo),18.30 (Delhio), 22.00 (Tokio/Seŭlo), 23.00 (Kanbero).

Por progresantoj: lunde 20.00 (GMT), 22.00 (centra Eŭropo). Atentu, tamen, ke la kurso ne okazos dum junio, kaj poste eble ŝanĝiĝos la tago.

Por komencantoj: merkrede 19.30 (GMT), 21.30 (centra Eŭropo).

Interparolado: vendrede 20.00 (GMT), 22.00 (centra Eŭropo).

 

PRELEGO

Dimanĉon, la 12an de junio, estis prelego en Dua Vivo de Renato Corsetti, la antaŭa prezidanto de UEA (Universala Esperanto-Asocio).

Li rakontis, kiel en 1974 grupo de gejunuloj batalis por for-igi la malnovan prezidanton de UEA kaj elektis anstataŭe novan, junan prezidanton.

 

 

Baldaŭ ni afiŝos ĉi tie la filmeton de tiu prelego.

Aliĝi al Dua Vivo

 

 

 

Anna Löwenstein – Britujo/Italujo
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

virtuala= ne reala