Nekutima libro

Jen nekutima libro – laboro de aŭstraliaj infanoj de du lernejoj.

La infanoj estis inter 11 kaj 15 jaraĝaj,  kaj ili mem elektis vortojn el la vort-aro por desegni. Ili uzis plastan argilon por fari la bildojn de la vortoj.

La sama instruistino, Penny Vos, instruis kaj Esperanton kaj Arton, do ŝi elektis ĉi tiun projekton por ekzerci kapablojn kaj por veki intereson en ambaŭ kampoj.

 

Tio estis utila ankaŭ por krei instruilon por pli maljunaj lernantoj.vortaro

La instruistinoj Susan Chahwan de Sutherland Montessori Lernejo en Sidneo, kaj Carol Engmann de Jakarta Montessori Lernejo en Indonezio, informas ke la libro estas interesa por la infanoj kaj vekas utilan kaj ĝueblan diskutadon pri Esperanto, kaj pri lingvoj ĝenerale.

La libro estas mendebla ĉe la retejo www.mondeto.com.

Penny Vos – Aŭstralio
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

vort-aro= libro, kiu klarigas vortojn
plasto= arte-farita materialo
argilo= speco de tero
mendi= peti, ke oni vendu aŭ faru ion post iom da tempo
retejo= inter-reta paĝo