Malnovegaj hom-specoj

Aŭskulti Elŝuti

Grupo de internaciaj sciencistoj esploris malnovegajn restaĵojn de homoj en Sud-Afriko, proksime al Johanesburgo. Ili trovis restaĵojn de du hom-specoj: Australopithecus africanus, kiu vivis antaŭ 2-3 milionoj da jaroj, kaj Paranthropus robustus, kiu vivis antaŭ 1,2-2 milionoj da jaroj. A.africanus plej eble estis antaŭ-ulo de la modernaj homoj, sed P.robustus verŝajne ne estis nia rekta antaŭ-ulo.

vortaro

 

 

Per detala esploro de la dentoj, la sciencistoj povis malkovri, en kiu regiono la homoj plen-kreskis. Ili malkovris, ke la viroj plej-parte vivis kaj mortis en la sama loko, kie oni trovis iliajn dentojn, sed ke la virinoj venis de pli malproksime.

Tio similas al la viv-maniero de ĉimpanzoj: la viroj restas ĉiam en la sama grupo, sed la inoj for-iras. Goriloj, aliflanke, ne faras tion: la ĉefa viro tenas ĉiujn inojn ĉe si, kaj la aliaj viroj devas foriri.

 

La sciencistoj atentigas, ke ili ne povas esti tre certaj pri la signifo de tiuj malkovroj, ĉar la esploro estis malgranda. Tamen la rezultoj estas interesaj, kaj montras, ke indus plu-esplori pri tiu temo.

 

Anna Löwenstein – Britujo/Italujo

Fonto: BBC http://www.bbc.co.uk/news/science-environment-13609260

Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

 

scienco : tuto de scio
esplori : rigardi, por malkovri ion nekonatan aŭ kaŝitan
detalo : ero, malgranda parto de io
signifi : havi kiel sencon
rezulto: la fina stato
temo: tio, pri kio oni parolas, pensas, skribas