La terura Pok

vortaro

 

 

Ses etaj kunikloj
sidas apud la lago
manĝante karotojn,
kaj kukojn dum bela tago

Ĉe la akvorando
tre alte en arbo
ruĝa ronda pomo
pendas super la herbo

Vento milde blovas
La arbo kliniĝas
Ruĝa ronda pomo
arde liberiĝas

Subite aŭdiĝas
terura pok
Eksaltas la kunikloj
Ek, ek, ek

Ili krias unu al la aliaj
ne haltu, ekrapidu, ek
ni devas fuĝi
de la terura pok

Atendu, kunikloj
krias la vulpo ilin vidante
Kien vi kuras
tiel rapidante

La kunikloj respondas
ni ne povas halti ĉe tiu lok’
ni devas fuĝi
de la terura pok

La terura pok,
pensas la vulpo timante
Eble mi prefere
fuĝu kurante

Adiaŭ amiko simio
mi ne povas halti ĉe tiu lok’
mi devas fuĝi
de la terura pok

Li kuras kun la kunikloj
la simio kaj la kato
la porko kaj la elefanto
la tigro kaj la vesperto

Baldaŭ ĉiuj bestoj
unu post la aliaj
el la arbaro
kuras kun amikoj siaj

Elvenas la leopardo
Elvenas la ansero
Elvenas la antilopo
Elvenas la rangifero

Ili ne haltas
en tiu bela lok’
Ili fuĝas fuĝas
de la terura pok

Grandan brunan urson
kiu sunbanas kiel reĝo
ili finfine renkontas
sur faldebla seĝo

Kio okazas, diras la granda bruna urso
kuntirante la brovojn
kien vi kuras
malrapidigu viajn movojn

Ne, ne, bruna urso
ni ne povas halti en tiu lok’
ni devas fuĝi
de la terura pok

La terura pok!
vi min tedas
kial timi tiun stultan etan pok
la granda bruna urso oscedas

Ne, ne bruna urso, ili krias
vi malpravas, malĝustas
pok estas kruela
pok ege fortas

Li venos kaj kaptos nin
li venos, mem spertos vi
Kio, grumblas la bruna urso
li pli fortas ol mi?

Kaj li ekprenas en sian manon
la lastan beston kiun li povas vidi
la plej etan kuniklon
kiu kapablas nur malrapidi

La plej etan kuniklon
kiu tre malrapide saltis de lok’ al lok’
sed kiu havas la plej grandan timon
de la terura pok.

Nun, eta kuniklo
instrukcion al vi mi donas
montru al mi kie estas pok,
la granda bruna urso ordonas

Mi petegas vin granda urso
tion fari ne devigu min
mi ege timas
Pok, kaj ankaŭ vin.

Sed la urso respondas
montru al mi kie li estas
alie mi manĝos vin,
la granda bruna urso ree petas

Malfeliĉa eta kuniklo
provu, provu, provu
malfeliĉa eta kuniklo
pensu, pensu, pensu

Mi timas Pok
mi ankaŭ la urson timas
Sed la urso estas tie ĉi
kaj Pok malproksimas

Eta kuraĝa kuniklo
ek ek ek
ek al la lago
kaj la terura pok

La granda bruna urso
haltas ĉe la lok’
Do kie, diras la urso,
estas tiu terura pok?

La suno milde brilas
Super la monteto
La akvo trankvilas
Sed nun blovas vespera venteto

Alta kaj malhela
la granda bruna urso staras
Malhela kaj forta
Lia nazo ion flaras

Ĉe la akvorando
tre alte en arbo
ruĝa ronda pomo
pendas super la herbo

Subite aŭdiĝas
terura pok
Sed ĉi foje la kuniklo
Ne forlasas la lok’

La vento blovas
de la supro de la monteto
Sed ĉi foje tute senmove
sidas la malgranda kunikleto

Kaj turnas la kapon
por ekparoli al la granda bruna urso
sed fuĝas la granda bruna urso
nun videblas nur lia dorso

La kuniklo krias
al la granda bruna urso
Kien vi iras tiom rapide
Urso, kien, sen pripenso

La urso respondas,
mi ne povas halti ĉe tiu lok’
mi devas rapidi
Alvenas la terura Pok

Eta kuniklo
sidas apud la lago
manĝante ĉokoladkukon
dum bela tago

Ni haltu la fuĝadon
de lok’ al lok’
Kiu vere timus
tiun stultan etan pok?

El la libro de Ursula Dubosarsky.Tradukita al esperanto de Nicole Else – Aŭstralio , kun permeso de la aŭtoro.

 

Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo