Matena vizito en geedza lito

En aŭtuna mateno mia tuta familio vekiĝis pro krio. Ĝi estis la plej timiga krio, kiun mi iam aŭdis en la hejmo de mia infan-aĝo.

Aŭskulti Elŝuti

Ni ĉiuj saltis el la litoj kaj kuris, kiel eble plej rapide, en la dormo-ĉambron de Patro kaj Patrino, por kaŝi nin. Karl plej longe volis konservi sian mem-respekton, do li venis laste.

Ni aliaj jam delonge sentis nin ekster danĝero. Tiam ni aŭdis, ke iu malfermas la pordon de la vivo-ĉambro. La kriego rapide proksimiĝis. Karl faris kelkajn paŝegojn, saltis kaj jen li kuŝis inter Patro kaj Patrino, kaj sur Magda, Oskar, Anna kaj mi.

vortaro

Poste venis nia servistino Marie. Ŝi treege timis. Ŝi iris per kelkaj paŝoj en la ĉambron, haltis kaj ekvidis la amason da homoj en la litoj de Patro kaj Patrino. Tiam – ĉar ŝi ne plu povis pensi – ŝi saltis en la liton de Patro.

“Edvard.” Patrino fingro-montris al la timanta Marie. “Mi postulas, ke nia servistino tuj forlasu vian liton.”
“Sed Vilhelmine, vi ja ne pensas, ke mi invitis ŝin?”

Patro volis rigardi Patrinon, dum li parolis kun ŝi, sed sam-tempe li batalis kun Marie pri sia kovrilo.
Marie kaptis la kovrilon.
Tio ege malplaĉis al Patro, sed kion fari? Li devis forlasi sian liton kaj vesti sin, dum Patrino rigardis lin riproĉe.

“Kompreneble muso timigis ŝin, la stultulinon. Mi tre estimas la virinon, tion vi scias, Vilhelmine. Sed kiam tiel malgranda besto povas timigi virinon…”
Patro malestime ridis. Poste li haltis, kaj rigardis en la koridoron. Marie nur duone fermis la pordon. Dum momento li ne movis sin, poste li falis sur seĝon kaj diris:

“Vilhelmine, jen iris leono“.
“Ĉu leono?”

Patro kap-jesis.
Patrino rigardis Patron. Poste ŝi diris, kun flanka rigardo al la hom-amaso en la litoj.

“Vi timigas la infanojn, Edvard. Ĉu vi ne povas peti, ke Marie foriru el via lito? Tiel vi povos iom ripozi.”
“Ĝi estis vir-leono”, diris Patro. Eble li pensis, ke tiu sciigo servos kiel pruvo pri la afero.
“Estis Katrine, kompreneble”, diris Patrino.
“Katrine ne similas vir-leonon.”

Patro restis je tio, kion li vidis.  Poste li saltis.

“Emil ne estas ĉi tie – nek Avino kaj Katrine. Mi devas ion fari.”

Li malfermis la keston de la lito-tablo kaj prenis sian malnovan pistolon. Kiam li enigis pafaĵojn, Patrino diris:

“Trankviliĝu, amiko mia. Eĉ se vere irus leono en la koridoro, vi tamen nenion povus atingi per tiu pafilo. Estas nur senkuglaj pafoj.”
“Tion la leono ne scias”, li diris kun la pensoj malproksime. Poste li rektigis la dorson kaj diris:
“Nun mi iras, Vilhelmine. Kaj se la besto manĝos min, mi petas vin memori, ke mi iris kontraŭ la morto pro mia familio, kiun mi amas.”

Do, en senorda hejma vesto Patro ekiris por ĉasi leonon per senkuglaj pafoj.
Ni ne sciis, kion pensi. Ankaŭ Patrino ne sciis. Kompreneble, neniu el ni kredis, ke leono promenas en la koridoro. Sed kelkaj aferoj restis: unue Marie perdis la prudenton pro timo, due Patro vidis ion, kion li prenis por leono.
Patrino dum momento pensadis. Poste ŝi decide fortiris la kovrilon de Marie.
“Kiel povas okazi, ke vi agas tiel malprudente, Marie?” Patrino demandis.
Nia malprudenta servistino ne respondis.
“Vi tamen estas knabino el bona hejmo. Kiel vi povas forgesi vian devon tiel? Ĉu vi vidis fantomon, Marie?”

Tiam Marie komencis plori, kaj jen la sola respondo, kiun Patrino ricevis.
Patro do ne plu restis en la dormo-ĉambro. Karl kaj mi staris por rigardi apud la lito de Patrino. Ankoraŭ nenio okazis. Do ni iris al la pordo, por rigardi en la koridoron. Tie nenio nekutima estis videbla, do mi eliris por serĉi. Patron mi ne vidis. Li verŝajne iris al Avino aŭ Emil. Mi supozis, ke ili dolĉe dormas. Eble li iris en la kuirejon kaj nun timigas Katrine’n.
Mi haltis por aŭskulti. El la vivo-ĉambro mi aŭdis sonon, kiun mi pensis rekoni. La pordo estis malfermita, kaj mi singarde enrigardis.
Sur la sofo sidis Emil. Li rompis nuksojn. Tio ja estis iom nekutima je tiu ĉi horo, sed tute ne terura.

“Kial Marie kriis tiel terure? Ŝi venis de ĉi tie, ĉu ne?” mi demandis.
“Ŝi ektimis mian leonon.” Emil eĉ ne turnis la kapon.
“Ĉu Patro diris al vi, ke li vidis leonon?”

Emil ankoraŭ ne havis tempon respondi al mi, kiam iu puŝis min flanken. Estis la leono, je kiu mi ĝis tiam ne volis kredi.
Mi eĉ ne havis tempon timi, kvankam mi eksciis en la lernejo, ke leonoj tre ŝatas manĝi homojn, pro nia dolĉa gusto.
Ĉi tiu leono tute ne interesiĝis pri homoj. Tute kontraŭ sia naturo ĝi maĉis nuksojn same rapide, kiel Emil povis doni ilin.

En tiu momento mi ne estis tre kuraĝa. Mia juna frato amikiĝis kun la reĝo de bestoj, kvazaŭ ĝi estus karesema katido. Mi tamen ne volis iri malantaŭen tra la manĝo-ĉambro. Do mi kaŝis min malantaŭ la tablo. De tie mi rigardis la manĝigadon.
Tiam alvenis Patro.

Mi ne aŭdis lin malfermi la pordon de la manĝo-ĉambro. Sed la leono tion aŭdis. Io sonis en ĝi. Verŝajne ĝi volis murmuri, por sciigi ke la inter-rompo ne plaĉas al ĝi. Tamen nek Emil nek mi trovis la sonon tre terura. Sed tion faris Patro. Li rapide iris malantaŭen al la manĝo-ĉambro, tamen nur dum momento. Poste li denove malfermis la pordon. Tamen nur iomete.

“Estu kuraĝaj, knaboj, kaj ŝajnigu, ke vi estas mortaj. Mi malfermis la ĉefan pordon de la loĝejo. Mi for-timigos la leonon.”
Ni ne havis tempon kontraŭ-diri. Patro enigis brakon kaj pafis per sia pistolo.

La leono reagis tute freneze. Ĝi ruliĝis sur la planko. Eble ĝi kredis sin vundita. Poste ĝi ekstaris. Dum momento ĝi staris senmova. Poste ĝi skuis sin, kvazaŭ ĝi komprenus la eraron, rond-kuris kelkfoje, kaj poste saltis en la koridoron.
Tamen ne dekstren al la ĉefa pordo. Sed maldekstren.
Tion Patro antaŭvidis. Li staris en la fino de la koridoro kun levita pistolo. Li havis tempon pafi dua-foje. Tiam la leono faligis lin. Ni vidis ĝin turni sin en la koridoro.

Poste mult-voĉa krio sciigis al ni, ke ankaŭ ĝi kuris por kaŝi sin en la dormo-ĉambro.
Unue venis Karl, poste Magda, Anna kaj Oskar. Fine venis Patrino kun Viktor. Ŝi ĵetis sin en la brakojn de Patro. Viktor iomete ploris.

“Edvard, helpu nin! La besto kuŝiĝis en mian liton.”
“Eble mi povus pafi ankoraŭ unu pafon”, diris Patro.
“Mi malkonsilus tion, Patro”, diris Karl. “Marie restas en via lito. Ŝi estos ŝirita en pecojn. Se tio ne jam okazis. Mi aŭdas ion, kio rompiĝas.”

Ni ĉiuj atente aŭskultis. El la dormo-ĉambro aŭdiĝis neniu sono, sed pezaj paŝoj en la ŝtuparo sciigis, ke helpo estas survoje.
Estis policisto Svendsen, la gardisto Nikolajsen kaj stranga viro kun ruĝa plen-barbo. Patrino kaj la knabinoj rapide malaperis – verŝajne en la kuirejon.

“Ĉu vi pafis, profesoro ?” demandis Svendsen.
“Bone, ke venas policisto”, diris Patro. “Ĉi-matene ni travivis iom da ĝenoj. Leono timigis mian edzinon kaj la infanojn preskaŭ ĝis morto, kaj nia dom-servistino ankoraŭ restas en mort-danĝero.” Patro gratis al si la dorson per la pistolo.
“Kie estas la leono nun?” demandis Svendsen.
“En la lito de mia edzino.”

La barbulo rigardis mian patron malamike.
“Ŝi povas facile elpuŝi ĝin. Ĝi estas amikema kiel katido.”
“Mia edzino ne estas en sia lito, kara sinjoro. Sed nia dom-servistino kuŝas en mia lito – tre kontraŭ mia volo, mi povas diri. Kaj se ĝi estas via leono, eble vi bonvolus forigi ĝin. Jen la dormo-ĉambro.”

Patro havis tre koleran mienon.
La viro malfermis la pordon de la dormo-ĉambro kaj fajfis kun la fingroj enbuŝe.
Momenton poste li kaj la leono ĵetis sin en la brakojn unu de la alia.
Li laboris en cirko. La leono forkuris de li sur la strato Gothersgade, kiam Emil fru-matene eliris por kolekti nuksojn, antaŭ ol la knaboj el Sølvgade alvenos.

Virino, kiu portis matenan panon, vidis Emil’on kaj la leonon kune eniri tra nia dom-pordo, kaj ŝi kompreneble vokis policiston. Li unue ne volis kredi ŝian rakonton. Sed baldaŭ li ekvidis la viron el cirko, kiu serĉadis sian leonon, dum li foj-foje fajfis. Tiam la policisto komprenis, ke du kaj du faras kvar.
Patrino kaj Marie devis forvojaĝi por ripozi ĉe la maro dum kelka tempo. Ankoraŭ post kelkaj jaroj Patrino povis senti odoron de danĝera besto en la dormo-ĉambro.
Ni, la infanoj, tamen ĉiuj pensis, ke la odoro devas veni de Patro. Sed al li vere ne plaĉis aŭdi tion.

 

Rakonto el 1955 (Genvordigheder i den årle morgen) de Benjamin Jacobsen. Sten Johansson tradukis ĝin el la dana lingvo kaj faciligis ĝin por Facila Vento.
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

 

 

respekti: senti estimon; ne agi kontraŭ (leĝo, kutimo)
riproĉi: akuze, kulpige kritiki; mallaŭdi
muso : malgranda besto (ronĝulo) kun longa vosto
koridoro : longa mallarĝa ejo en domo, per kiu oni atingas plurajn ĉambrojn; irejo inter ĉambroj
leono : granda Afrika/Azia mambesto parenca al kato, egale flavebruna (Felis, Panthera leo)
pruvi : montri per faktoj aŭ rezonado, ke io estas vera
kesto : ujo (ofte rektangula) el ligno aŭ metalo
pistolo : malgranda pafilo tenata per unu mano
pafi : ĵeti ion (kuglon) per ilo (pafilo), per eksplodo, kun la celo vundi aŭ mortigi
kuglo : ronda peco da malmola metalo, kiun elpafas pafilo
ĉasi : postkuri beston por kapti aŭ mortigi ĝin
prudenta : kapabla ĝuste prijuĝi la aferojn; uzanta tiun kapablon
fantomo : figuro videbla sed ne palpebla; reaperanta mortinto; io ne vera, nur ŝajna
sofo : komforta sidilo kun kusenoj por tri aŭ kvar personoj
nukso : frukto kun ligneca ŝelo
maĉi : dispremi en la buŝo per la dentoj
karesi : delikate, ame tuŝi
murmuri : neklare paroli; aŭdigi mallaŭtan kaj malklaran sonon
freneza : perdinta la prudenton; mense malsana
vundo : difekto de la korpo, el kiu fluas sango, aŭ kie mankas karno aŭ haŭto; vundi (iun): fari vundon
ŝiri : per (forta) tirado disigi
polico : ŝtataj aŭ urbaj funkciuloj por teni ordon kaj sekurecon; policano, policisto: unu tia funkciulo
barbo : hararo sur la mentono aŭ en la vizaĝo
profesoro : plenrajta instruisto en universitato aŭ altlernejo
mieno : vizaĝo montranta pensojn, emociojn; vizaĝesprimo
fajfi : fari akrajn sonojn per pintigitaj lipoj, per beko, per ilo (fajfilo)
cirko : teatro, kie prezentas akrobatoj kaj besto-dresistoj
odori : esti rimarkebla per la nazo