Senpaga vendejo

 

Germanio estas riĉa lando. La homoj havas multe da aĵoj. Televidoj, radioj, gazetoj, kaj revuoj igas, ke ili ĉiam plu aĉetas, pli multe ol ili vere bezonas.

Sed multaj homoj ne ŝatas tion, ili ne volas nur aĉeti kaj forĵeti. Ili kreis senpagajn vendejojn.

 

 

 

 

Aŭskulti Elŝuti

En tiuj vendejoj oni povas kunpreni ĉiujn eblajn objektojn, kiel ekzemple vestojn, librojn, ludo-objektojn, radiojn aŭ ilojn. Oni ankaŭ povas alporti objektojn, kiuj ankoraŭ estas uzeblaj. La homoj, kiuj kreis tiujn vendejojn laboras sen ricevi pagon. Kompreneble tia komerco ne povas ekzisti sen mono. Oni devas pagi por la uzo de la loko kaj por la elektro. Do, la “aĉetantoj” helpas per malgrandaj donacoj.

vortaro

La unua senpaga vendejo en Germanio aperis en Hamburgo en la jaro 1999. Nun-tempe oni povas trovi tiujn vendejojn en multaj grandaj urboj. Kelkaj pligrandigis la ideon, ekzemple estas meblo-vendejoj , biciklo-vendejoj aŭ aliaj aferoj. Tutmonde homoj organizas similajn ideojn kiel ‘Freecycle’-grupojn en Britio. Multaj el ili funkcias per interreto.

 

Jens spillner – Germanio – voĉlegis Simone Schumacher
Sendi la tekston per retmesaĝo Sendi la tekston per retmesaĝo

 

 

meblo: tablo, seĝo, lito
elektro: formo de energio