Labori kune

Ni invitas vin:

- verki facilajn originalajn tekstojn, aŭ simpligi tekstojn el  aliaj fontoj.

- revizii tekstojn verkitajn de aliuloj.

- voĉlegi tekstojn.

- indiki indajn tekstojn, muzikojn, filmetojn, noticojn, servojn, ktp.

- disvastigi la paĝon al viaj amikoj.


En Facila Vento ni uzas la listojn facilajn kaj tre facilajn kreitajn de Anna Löwenstein por la revuo Kontakto. 

Estas vere tre malfacile verki facilajn tekstojn, do tio ne estas tasko por komencantoj, sed rekompence vi havos multajn legantojn.

Pro tio ni forte rekomendas ke vi uzu la programon “Facililo” por kontroli vian tekston:

F A C I L I L O

 

 


Konsiloj

Kiam vi suspektas ke la uzant-vortaro malĝuste markas vorton kiel nekonatan, ŝanĝu ĝian finaĵon por kontroli, ĉu la radiko estas konata.  Ekzemple, se “Laborejo” estas ne konata, provu skribi laboro, labora, labori.  Se la vortaro konas iun ajn el tiuj variantojn, do la radiko estas konata, kaj vi povas uzi ĉiujn variantojn de la radiko labor-.

La vortaro ne konas la vorton “bopatro”, sed ĝi konas “bo” kaj konas “patro“. Do “bopatro” estas konata vorto.

Evitu participojn.

Eble aperos vorto tre simila al via gepatra lingvo, kaj ŝajne tre facila. Sed ne uzu ĝin, se la uzant-vortaro ne konas ĝin, ĉar homoj de aliaj landoj verŝajne ne komprenos ĝin.

Evitu lecionojn pri la sama gramatika temo.   Nia celo NE estas instrui gramatikon, nek novajn vortojn. Tiun taskon plenumas Lernu.net.    Verku simplajn tekstojn, kiujn la legantoj povos legi sen klopodo.

Se vi uzas neeviteblan nekonatan vorton, aldonu klarigon inter krampoj. Ekzemple:

…montri filmetojn en sia retumilo [ret-um-ilo Programo por vidi paĝojn en la reto, kiel Internet Explorer, Firefox, aŭ Chrome] Chrome…

Kaj ni aperigos tiel:

…montri filmetojn en sia retumilo Chrome…

Sendu vian provan tekston al:

cid.emilio @ gmail.com

Dankon,

Emilio Cid