Disvastigi tion

Vivi en Kamparo – originala

Dum longa tempo la homo vivadis en kamparo, en rekta kontakto kun la naturo. La primitiva homo sin nutris per ĉasaĵoj kaj nature kreskantaj plantoj. Li kunvivis kun bestoj kaj elementoj de la medio. Poste li lernis mem kulturi plantojn kaj bredi bestojn por faciligi sian vivon. Li ĉiam havis la inklinon vivi en grupoj, sed tiuj grupoj estis malgrandnombraj – familioj aŭ grupoj de familioj. Tiu longa periodo de la historio profunde markis la homan menson: la homo estis parto de la naturo kaj la naturaj elementoj estis parto de lia menso.

Ĝis la 19-a jarcento, granda parto de la homaro vivis en kamparo; urboj estis ankoraŭ relative malgrandaj. Tiam okazis grava ŝanĝo en la historio: la industria revolucio, kiu komenciĝis en Anglujo kaj rapide disvastiĝis tra la tuta mondo. Ĝi profunde modifis la vivmanieron. Rezultis, inter aliaj ŝanĝoj, ke la urboj multe kreskis kaj amaso da homoj migris al ili. Nuntempe, post iom pli ol unu jarcento, nur malgranda parto de la homaro vivas en la kamparo.

Pro tio, la moderna homo perdis kontakton kun antikvaj elementoj, kiuj riĉigis lian menson. Nuntempe, oni trovas multajn infanojn, kiuj neniam persone vidis kokinon aŭ bovon – nur per televido aŭ kino, aŭ sur siaj teleroj, kiel bifstekon… Ili neniam aŭdas kanton de birdoj, ili neniam sin banas en riveroj, ili neniam rajdas sur ĉevalo, ili neniam prenas oranĝon rekte el oranĝarbo, ili neniam varmigas sin apud fajro, sub steloj.

Ĉar homoj protektas nur tion, kion li amas, tial ili nun ne plu protektas la naturon. Pro industriaj interesoj, oni detruadas arbarojn, malpurigas riverojn kaj marojn kaj estingas bestospeciojn. La homo jam ne perceptas, ke li detruas parton de si mem. Detruante la naturon, li detruas la medion, en kiu li vivis dum longaj jarmiloj. Tio certe kaŭzos danĝerajn ŝanĝojn en nia planedo, kaj al ni mem.

Estas do prudente, ke ni iom revenu al la kontakto kun naturo. Ni eduku niajn infanojn denove ami kaj respekti ĝin. La naturo dankos, kaj la infanoj certe estos pli feliĉaj.

 

Paŭlo Sergio Viana