Jen nekutima libro – laboro de aŭstraliaj infanoj de du lernejoj. La infanoj estis inter 11 kaj 15 jaraĝaj, kaj ili mem elektis vortojn el la vort-aro por desegni. Ili uzis plastan argilon por fari la bildojn de la vortoj. La sama instruistino, Penny Vos, instruis kaj Esperanton...
Kuraĝo
En la montetoj apud Townsville staras grandega domo en bela loko kun ĉiu dezirebla bezonaĵo, eĉ granda naĝejo. Tie loĝas la riĉulo Ken Bank, fama industri-isto. Iun varman post-tag-mezon li gastigis tie en la malantaŭa korto kelkajn diversajn konatojn. Ĉiuj gaje manĝis kaj...